Francisko el Sales

Sankta
Francisko el Sales
Doktoro de eklezio
Francisko el Sales (pentraĵo en Heimsuchungskloster, Oberonning, Bavario).
Francisko el Sales (pentraĵo en Heimsuchungskloster, Oberonning, Bavario).
Persona informo
François de Sales
Naskiĝo 21-a de aŭgusto 1567
en Sales ĉe Annecy
Morto 28-a de decembro 1622
en Lyon
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Apopleksio Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Annecy Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Gimnazio Louis-le-Grand
Universitato de Padovo Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro François de Sales de Boisy (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Françoise de Sionnaz de Vallières (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Jean-François de Sales (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o
Profesio
Okupo katolika episkopo (1602–1622)
katolika sacerdoto (1593–)
verkisto
teologo Redakti la valoron en Wikidata vd
Sanktulo
Honorata en Katolika eklezio
Beatigo 18-a de decembro 1661 de Aleksandro la 7-a
Kanonizo 19-a de aprilo 1665 de Aleksandro la 7-a
Festotago 24-a de januaro
Atributoj koro, libro, skribplumo
Patroneco verkistoj, surduloj
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Francisko el SalesSankta Francisko de Salezo (france: François de Sales) (naskiĝis la 21-an de aŭgusto 1567 en kastelo Sales apud Annecy (Francio), mortis la 28-an de decembro 1622 en Liono (Francio)) estis princo-episkopo de Ĝenevo, rezidanta en Annecy. Destinita al juĝeja kariero, stude preparita en Padova kaj Parizo, advokatis kiel patrono de la Senato de Chambéry; sed liaj scioj pri la sanktaj Skriboj kaj agado de la Katolika Eklezio lin inklinigis al la katolika sacerdoteco, kiun li elektis, ordiniĝante en 1593: tuj petis kaj ricevis pastre ofici en la kalvinista Ĝenevo, kie post kelke da jaroj li enoficiĝis kiel episkopo, antaŭe kiel helpanto poste kiel titolulo, aparte engaĝita aplikadi la dekretojn de la Koncilio de Trento. En tiu urbo li tute praktikis sian saĝon kaj pastoralan mildon adresiĝante precipe al kalvinistoj, ankaŭ se devigita transloki sian oficialan episkopan sidejon al Annecy por pli libere agadi. Filotea kaj Traktado pri la dia amo estas liaj precipaj verkoj.

Francisko el Sales kiel 12-jarulo dum lia studado en Parizo
Papo Klemento la 8-a gratulas la Sankta Francisko de Salezo
La skulptaĵo de Sankta Francisko de Salezo ĉe la fasado de la preĝejo de Sankta Francisko de Salezo en Krakovo (Pollando)

Li fondis, kunlabore kun Sankta Johana Franciska Chantal religiulinan ordenon ĝin nomante “ordeno de la Vizitado (aludo al la vizito de Maria al Elizabeto, laŭ Luka evangelio), kies membrinojn la popolo indikis per kromnomo “Vizitadaninoj”. Kanonizita de papo Aleksandro la 7-a (1665), li estis establita kiel oficiala Doktoro de la Eklezio dum la papado de Leono la 13-a (1887) kaj proklamita de Pio la 11-a (1923) sankta patrono de ĵurnalistoj kaj de tiuj, kiuj konigas kristanismon per la komunikaj sociaj medioj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search